Ĉinio kaj Indonezio: de sama celo al sama sorto

Xiong Publikigita: 2022-07-27 17:59:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Tiu ĉi vizito estas favora por la du partioj, kaj precipe, por la disvolviĝado de Indonezio, plej bona bonŝanco.” Tio estas la antaŭvido de Cui Xiya, esploristo de la Esplorocentro pri Indoneziaj Politikoj, pri la vizito de la indonezia prezidento Joko Widodo al Ĉinio. La 26an de julio, la interparolo de la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping kun la indonezia prezidento Joko Widodo ricevis abundajn fruktojn, kaj tio pravigas la antaŭvidon de Cui Xiya.

Joko estas la unua fremda ŝtatestro akceptita de Ĉinio post la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, kaj Ĉinio ankaŭ estas la unua stacio de lia orientazia vojaĝo. Tio sufiĉe montras la intimecon de la rilateco inter Ĉinio kaj Indonezio.

En tiu ĉi vizito la plej granda politika atingo de Joko estas decidi kune konstrui la komunumon de sorto. Kio estas la sortkomunumo? Simple dirite, ĝi estas la ligo, en kiu sin trovas sama celo kaj sama sorto, kaj kun kiu oni ŝipveturas spite ĉiajn venton kaj pluvojn. En la historio Ĉinio kaj Indonezio iam manĉemane kontraŭis imperiismon kaj hegemoniismon. En 1955 en Bandungo de Indonezio okazis la unua Afrik-Azia Konferenco, kiu malfermis la brilan estontecon de Afriko kaj Azio kaj gardis la sendependecon de diversaj landoj.

Evidente, Ĉinio kaj Indonezio samtempe fariĝis ĉefaj roloj de la “azia momento” de la ĉi-jara tutgloba mastrumado, kaj ili subtenas unu la alian kaj kunlaboras por kontribui aziajn fortojn en la tutmonda mastrumado.

De sama celo al sama sorto, Ĉinio kaj Indonezio penos esti ekzemploj inter evoluantaj landoj, modeloj de komuna disvolvado, kaj pioniroj de la sud-al-suda kunlaboro. La bonaj ŝancoj kreitaj en tiu ĉi procezo apartenas ne nur al Ĉinio kaj Indonezio, sed ankaŭ al Azio kaj al la mondo.

Dividu