Usonaj agoj en la Suda Ĉina Maro ne povas levi ondojn

Xiong Publikigita: 2022-07-29 20:34:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

De unu monato Usono faras la malnovan rutinon: unuflanke, ĝi sendis militŝipojn loke de dekmil lioj al la pordo de Ĉinio por fari provokon, kaj aliflanke, ĝi kalumnis ke Ĉinio estas “agresema” – fakte tio estas deviga sindefendo de Ĉinio. La 26an de julio du usonaj ŝtatoficistoj denove pribruegis la temon pri la Suda Ĉina Maro, asertante ke Ĉinio agas agreseme sur la maro, kaj tia ago sen respondeco pli aŭ malpli kaŭzos “seriozajn eventojn”.

Se temas pri “agresemo”, kiu lando do povas rivali kun Usono? Kiel lando ekster la regiono, Usono tamen multjare paradas per siaj muskoloj, pretekste de la tielnomata “naviga libereco”, kaj tio efektive estas la plej grava kaŭzo de militigo de la Suda Ĉina Maro. Precipe post la pasinta jaro, kiam establiĝis AUKUS (Usono, Britio kaj Aŭstralio aliancas sin por sekureco), Usono intensigis sian militan dispozicion en la azipacifika regiono.

Meze de ĉi monato la usona misila destrojero Benford, sen la permeso de la ĉina registaro, kontraŭleĝe entrudiĝis en Xisha, la teritorian maron de Ĉinio. La suda milita regiono de la Ĉina Popola Liberiga Armeo organizis marajn kaj aerajn trupojn fari kontrolon kaj forpeli la militŝipon.

Sed Usono faris falsan kontraŭakuzon kontraŭ Ĉinio kaj kalumniis ke Ĉinio estas agresema. Evidente, la maro jam fariĝis grava karto, per kiu Usono subpremas Ĉinion kaj konservas sin hegemonia.

La historio fine pruvos ke, sur la vasta akvo de la Suda Ĉina Maro, kiu vere estas hasta pasanto, kaj kiu estas vera mastro.

Dividu