Usono devas plenumi sian promeson al Ĉinio pri tajvana afero

Henggang Publikigita: 2022-07-31 17:00:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde vespere laŭinvite faris telefonan konversacion kun usona prezidento Joe Biden. La du ŝtatestroj faris malkaŝemajn komunikon kaj interŝanĝojn pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj aliaj demandoj koncernaj al reciprokaj interesoj. Xi rememoris la respondecon, kiun Ĉinio kaj Usono havas kiel du ĉefaj landoj, kaj ankaŭ la miskomprenon de Vaŝingtono pri duflankaj rilatoj kaj disvolviĝo de Ĉinio, substrekante denove la principan pozicion de Pekino pri la tajvana problemo. Biden diris, ke lia registaro estas engaĝita al kunlaboro kun Ĉinio, efike regos diferencojn, kaj promesis, ke Usono plu aliĝos al la politiko de "unu Ĉinio" kaj ne subtenos al Tajvana sendependeco.

Ĉi tiu estas la kvina konversacio inter ĉina kaj usona gvidantoj post kiam Biden regis la Blankan Domon.

Kiel kulminaĵo de la interparolo, Xi donis gravecon al klarigo de la pozicio de Ĉinio pri la tajvana problemo, emfazante, ke ĝi estas la plej grava kaj sentema afero en la rilatoj kun Vaŝingtono, Li akcentis, ke la situacio en la regiono nuntempe fariĝas pli kaj pli kompleksa kaj streĉita pro la kontinuaj provokoj de la usona flanko.

Prezidanto Xi asertis, ke la tri komunaj komunikaĵoj inter Ĉinio kaj Usono estas politikaj promesoj faritaj de ambaŭ flankoj, kaj la principo "unu Ĉinio" estas la politika fundamento de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Li esprimis la esperon, ke Vaŝingtono klare komprenos tion kaj sincere kaj konstante efektivigos ilin.

Usono devas scii, ke se ĝi estas nerespondeca pri la tajvana afero, ĝi donos katastrofajn sekvojn sur la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Ĉar la Blanka Domo plurfoje asertis, ke ĝi aliĝas al la politiko de "unu Ĉinio" kaj ne subtenas al la sendependeco de Tajvano, ĝi devas montri tion per realaj agoj, sed ne dirante unu aferon kaj farante alian.

Dividu