Estas bezonata forto protektanta pacon por malkvieta mondo

Yu Publikigita: 2022-08-02 20:43:22
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Komence de 2022, Tongo, insula lando en Sud-Pacifiko, suferis pro vulkana erupcio kaj cunamo. Kiam la ĉina mararmea ŝiparo veturis pli ol 5 200 marmejlojn, venkante malfacilojn kaj defiojn de forta vento kaj vulkanaj cindroj, por sendi krizhelpajn provizaĵojn al Tongo, ĉefministro de la lando emocie diris, ke la subteno de Ĉinio "solvis la urĝan bezonon kaj helpis la postkatastrofan rekonstruon". Jen estas la epitomo de la "paca" respondo de la ĉina armeo al la mondo.

La 1a de aŭgusto 2022 estas la 95a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo. Ĉi tiu ĉina armeo, naskiĝinta dum milito, scias, ke paco estas malfacile akirebla, kaj prenas protekton de paco kiel sian mision. De post sia fondiĝo la Ĉina Popola Respubliko ĉiam sekvis defensivan nacidefendan politikon kaj neniam prenis la iniciaton provoki militon aŭ okupi unu colon da tero de aliaj landoj. Hodiaŭ la ĉina armeo estas ne nur granda ŝtala muro por protekto de naciaj suvereneco, sekureco kaj disvolvaj interesoj, sed ankaŭ firma forto por konservo de la monda paco.

En aprilo de 1990 unuafoje aperis la novaĵo pri ĉinaj soldatoj en la novaĵ-komuniko de la packonserva operaco de la UN: kvin militaj observantoj el la ĉina armeo atingis Damaskon, la sirian ĉefurbon. Tio fariĝis historia atesto pri la partopreno de la ĉina armeo en packonservaj operacoj de la UN.

Dum la pasintaj 30 jaroj Ĉinio partoprenis en 25 packonservaj operacoj de la UN, sendis preskaŭ 50 000 packonservantojn, kaj 16 ĉinaj soldatoj oferis siajn vivojn por la afero de paco. Ĉinio sendis plej multajn packonservantojn inter la konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio, kaj ankaŭ estas la dua plej granda mondonacanto al packonservaj operacoj de la UN. Ĝi estas konata kiel la "ŝlosila faktoro kaj ŝlosila forto de packonservaj operacoj de la UN".

La ĉina armeo venas por paco, kio fontas de la paca geno de la ĉina nacio, reflektas la amon de la ĉina popolo al la mondo, kaj ankaŭ montras la respondecon de Ĉinio kiel granda lando. Eksa franca ĉefministro Jean-Pierre Raffarin komentis, ke Ĉinio estas "forto por paco, kiun la mondo bezonas hodiaŭ". Ĝenerala vicsekretario de la UN Jean-Pierre Lacroix diris lastatempe dum sia inspektvizito al la 9a ĉina packonserva trupo en Malio, ke la klopodoj kaj kontribuoj de ĉinaj packonservaj trupoj estas evidentaj por ĉiuj.

Dividu