La vizito de Pelosi al Tajvano serioze damaĝis la Tajvan-markolajn pacon kaj stabilecon

Xiong Publikigita: 2022-08-08 17:53:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Spite al la forta oponado kaj multfoja avertado de la ĉina registaro, lastatempe Nancy Pelosi, prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj, faris viziton al la ĉina regiono Tajvano. Tio ne nur fariĝis fokuso de tutmondaj amaskomunikiloj, sed ankaŭ vekis la maltrankviliĝon de ĉiuj landoj kiuj deziras al la mondo eternan pacon.

La vizito de Pelosi al Tajvano malobservis la rezolucion 2758 de la Ĝenerala Asembleo de UN. La rezolucio, en la nomo de UN, rekonas la principon de unu Ĉinio, tio estas: en la mondo estas nur unu Ĉinio, Tajvano estas parto de Ĉinio, kaj la registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas unika laŭleĝa registaro reprezentanta Ĉinion. Do, pro tio, la ago de Pelosi serioze malobservis la principon de unu Ĉinio kaj la tri Komunajn Komunikaĵojn inter Ĉinio kaj Usono, kiuj estas politikaj fundamentoj por la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, kaj sekve ankaŭ estis kontraŭa al la politika promeso farita de Usono mem.


Dividu