Ĉinaj aferoj devas esti decidataj de ĉinoj

Ĝoja Publikigita: 2022-08-11 15:55:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Troviĝas tiuj ĉi vortoj en la blanka libro La Tajvana Demando kaj Ĉina Reunuiĝo en la Nova Erao publikigita merkrede de la ĉina registaro: "Ĉinaj aferoj devas esti decidataj de ĉinoj." La vortoj simplaj sed rezolutaj dissendis klaran mesaĝon, nome la tajvana demando estas la ĉina enlanda afero, rilatas al ĉinaj kernaj interesoj kaj emocio de la ĉina popolo, ĉinoj tute ne permesas iun ajn eksteran intervenon.

Estas atentite de multaj alilandaj amaskomunikiloj, ke antaŭ la publikigo de la blanka libro, prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi vizitis la ĉinan regionon Tajvano, kio eskaladis la situacion de la Tajvana Markolo kaj streĉigis konflikton inter Ĉinio kaj Usono. Sub tiu ĉi fono Ĉinio publikigis la blankan libron, klarigis ĉion de la tajvana demando al la internacia komunumo, skizis la brilan perspektivon de paca reunuiĝo de la du bordoj ĉe la Tajvana Markolo laŭ “unu lando, du sistemoj”, kio ne nur estas forta rimedo kontraŭ la vizito de Pelosi al la ĉina regiono Tajvano, sed ankaŭ montras ĝeneralan strategion de Ĉinio pri solvo de la tajvana demando en la nova erao kaj injektis pozitivan energion en prosperon kaj stabilecon de la Azi-Pacifika Regiono kaj de la mondo.

La blanka libro unuafoje skizis la perspektivon de realigo de paca reunuiĝo de la du bordoj ĉe la Tajvana Markolo laŭ "unu lando, du sistemoj", inkludantan, ke la disvolva spaco de Tajvano estos pli vasta, personaj interesoj de tajvanaj samlandanoj estos sufiĉe protektataj, kaj komune akceli prosperon de la ĉina nacio utilas al paco kaj disvolvo de la Azi-Pacifika Regiono kaj de la mondo.

Ĉinaj aferoj devas esti decidataj de ĉinoj. Sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), 1,4 miliardoj da ĉinoj volas krei vastan spacon por la paca reunuiĝo, tamen absolute donos neniun spacon por aktivadoj separismaj en iu ajn formo.

Ĉinio devas kaj kapablas plenumi la historian mision pri plena reunuiĝo.


Dividu