Japanio kulpa pri pasinteco devas haltigi malkatenadon de militarismo

Yu Publikigita: 2022-08-16 20:24:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 15a de aŭgusto ĉi-jare estas la 77a datreveno de la japana deklaro pri malvenko kaj senkondiĉa kapitulaco. Tio, kio maltrankviligas la mondon, estas, ke la militarisma fantomo en Japanio provas sin liberigi de la kateno de la postmilita paca konstitucio. Precipe la lastatempa danĝera konduto de iuj japanaj politikistoj pri la tajvana demando pliigis la maltrankvilon de homoj.

Antaŭ nelonge, Nancy Pelosi, prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj, malobservis la principon de unu Ĉinio per sia vizito al Tajvano de Ĉinio, kio estis kondamnita de pli ol 170 landoj kaj multaj internaciaj organizoj. Sed malgraŭ tio, japana ĉefministro Fumio Kishida asertis dum renkontiĝo kun Pelosi, ke la militekzercado de Ĉinio ĉirkaŭ la Tajvana Markolo "grave influis la nacian sekurecon de Japanio", kaj minacis, ke "Japanio kaj Usono kune protektos pacon kaj stabilecon de la Tajvana Markolo". Krome, Japanio, kune kun aliaj membroj de la Grupo 7 kaj la Eŭropa Unio, publikigis la tiel nomatan komunan deklaron por pravigi la usonan atencon al la ĉina suvereneco.

En la lastaj jaroj la japana flanko ofte uzis la tajvanan demandon, kio ankaŭ havas realismajn konsiderojn. Ĝi pretendis komune "protekti Tajvanon" kun Usono, kaj eĉ instigis Usonon forlasi sian "malklaran strategion" kaj protekti Tajvanon per armita forto. Ĉi tio estas ne nur por reteni Ĉinion, sed ankaŭ por intensigi ĉina-usonan konflikton kaj pli profunde impliki Usonon, kaj tiel Japanio povas krei pretekstojn por pliigi militan elspezon, grandigi militistaron, antaŭenigi la revizion de la paca konstitucio, kaj fariĝi tiel nomata "normala ŝtato".

En 1972, la japana registaro klare deklaris en la ĉina-japana komuna deklaro, ke ĝi plene komprenas kaj respektas la pozicion de la ĉina registaro, ke Tajvano estas neforigebla parto de ĉina teritorio. Ĉi tio estas la politika fundamento de ĉina-japanaj rilatoj.

Forgesi historion estas perfido, kaj malkonfesi kulpon signifas eblan ripeton de krimo. Hodiaŭ, 77 jarojn post la malvenko kaj kapitulaco de Japanio, militarismo provis denove devigi la japanan socion, kio vekis la grandan viglatentemon de landoj en la regiono. En majo de la kuranta jaro, singapura ĉefministro Lee Hsien Loong donis konsilojn dum sia vizito al Japanio, ke Japanio pripensu kiel trakti historiajn problemojn kaj aktive partopreni en regiona paca disvolviĝo.

Japanaj politikistoj ne devas forgesi la damaĝon, kiun ili alportis al siaj aziaj najbaroj. Ili devas konstante pripensi la pasintecon, preni historion kiel spegulon kaj ĉesigi danĝerajn agojn, kiuj malkatenas militarismon. Se la japanaj aŭtoritatoj decidus vetludi je la "nacia estonteco" kaj preni la malĝustan vojon ĵeti sian malfeliĉon sur aliajn kaj fari eksterlandan ekspansion, ili trenos Japanion denove en la abismon.

Dividu