Afganio sangas plu jaron post retiro de usonaj trupoj

Yu Publikigita: 2022-08-17 16:37:58
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 15an de aŭgusto pasintjare, la afgana grupo Talibano eniris Kabulon kaj reprenis la regadon de la afgana reĝimo, kaj fine de tiu ĉi monato la usonaj trupoj retiriĝis el Afganio. La usona okupado de Afganio dum 20 jaroj ne alportis pacon al la lando, sed postlasis terurajn konfuzaĵojn. Post la hasta retiriĝo de la usonaj trupoj, 7 miliardoj da usonaj dolaroj da aktivoj de la afgana registaro restas retenataj de Usono, kaj la afgana popolo ankoraŭ suferas de la profunda katastrofo alportita de Usono.

Dividu