Reaperos “momento de Kabulo”, se Usono praktikos plu militarismon

Yu Publikigita: 2022-08-17 22:18:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

"Usono perfidis nin!" "Joe Biden estas nekvalifikita monda gvidanto. Li pliigis nian suferon." Lastatempe, GRID, internacia novaĵ-retejo en Usono, intervjuis naŭ afganojn. Kiam ili parolis pri sia vivo en la pasinta jaro, ili unuanime esprimis sian koleron kontraŭ Usono.

Antaŭ unu jaro, la usona armeo, kiu invadis Afganion dum 20 jaroj, haste retiriĝis el Kabulo. La "kabula momento" estas rigardata kiel signo de la malsukceso de la usona armeo en invado de Afganio. Tamen, kvankam homoj foriris, la usona registaro neniam ĉesis fari malbonon en tiu ĉi lando. La nigra mano de Usono ankoraŭ firme premas al Afganio la gorĝon per ĉiaj rimedoj, inkluzive de ekonomiaj sankcioj, rabado de la vivsava mono de afganoj kaj senbrida atenco al suvereneco.

Ekonomiaj sankcioj estas kvazaŭ kateno metita de Usono sur Afganion. Karim, kiu estas en Kanado, havas profundan impreson pri tio. Ĉar la financa sistemo ne funkciis, li ne havis kanalon por sendi monon al sia familio en Afganio. La Oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Kunordigo de Humanitaraj Aferoj diris en lastatempe publikigita raporto, ke se ne restariĝos la normala ekonomia kaj banka sistemo, estos neeble turni la afganan popolon de ekzistada reĝimo al prospera reĝimo.

Tio, kio eĉ pli indignigas la mondon, estas, ke Usono ankaŭ frostigis ĉirkaŭ 7 miliardojn da usonaj dolaroj da aktivoj de la Centra Banko de Afganio. Sub la premado de la internacia komunumo, Usono kaj la afgana provizora registaro konsentis post diskuto en la fino de julio, ke konfida fonduso sub internacia superrigardo administros la monon. Tamen, restas grandaj diferencoj, kiu kontrolos la monon, kaj estas ankoraŭ nekonate, kiam Usono repagos la monon.

La afgana popolo ne devas esti forgesita. Usono, la kreinto de la kaoso en Afganio, ne devas "forĵeti la kulpon" kaj foriri. Lastatempe, David Howell Petraeus, eksa direktoro de la usona Centra Informa Agentejo kaj emerita generalo, konfesis en intervjuo, ke Usono faris "gravajn erarojn" dum la 20-jara periodo en Afganio. Parolante pri la milito en Afganio, li ofte citis tian frazon, "Vi eble tediĝas de filmo kaj forlasas la kinejon, sed la filmo daŭras."

La usona registaro ne devas ŝajnigi, ke la filmo finiĝis. Ĝi devas pardonpeti pro sia invado al Afganio, tuj repagi la monon, fari plenan kompenson kaj liberigi la nigran manon, kiu premas la gorĝon de Afganio kiel eble plej baldaŭ. Ĝi ankaŭ devas memori la lecionojn de ĉi tiu milito, forĵeti militarismon kaj bremsi sian impulson transformi aliajn landojn. Se Usono iros plu sur la militarisma vojo, reaperos la "momento de Kabulo”.

Dividu