Ŝlositaj ladskatoloj enkorpigas sekurecan koŝmaron de usonanoj

Yu Publikigita: 2022-08-19 22:37:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Enladigita porkaĵo por tagmanĝo, vendata kontraŭ 3,99 usonaj dolaroj, estis ŝlosita en antiŝitela skatolo, kaj malgraŭ tio iu butiko estis priŝtelita kvarfoje dum nokto. Tiaj nekredeblaj aferoj okazis en Novjorko, la plej granda urbo de Usono. Laŭ raporto de loka amaskomunikilo, kazoj de ŝtelado draste kreskis en Novjorko, tial iuj aĉetkcentroj kaj superbazaroj prenis memhelpajn rimedojn, inkluzive de ŝlosado de vendataj ĉipaj varoj kiel enladigita porkaĵo, dentopasto kaj sapo. La raporto diris, ke tia sceno enkorpigas la usonan nacian krizon.

Nun, la krizo de oftaj krimkazoj atakas Usonon. Krom la pliiĝo de ŝtelaj kazoj, ankaŭ pafila perforto kaj malamaj krimoj fariĝis koŝmaro de usonanoj. Nacia Publika Radio raportis lastatempe, ke iuj laboristoj en Wall Street ne volas reveni al la oficejoj pro senbridaj krimoj, tial altrangaj oficistoj devas helpi al ili venki ĉi tiun psikologian timon.

Tia psikologia timo ne estiĝis el la aero. Laŭ la Usona Mezjara Raporto pri Krimo 2022" lastatempe publikigita de la usona sendependa organizo Komisiono pri Kriminala Justico, la nombro da murdoj en la unua duono de la jaro kalkuliĝis al 39% surbaze de la datumoj de 23 urboj en Usono. La cofero estis pli granda ol tiu en la sama periodo de 2019. Krome, en 29 ĉefaj urboj de Usono, la krimo de grava vundo kaj rabado kreskis je 4% kaj 19% respektive, posedaĵa krimo pliiĝis je 6%, kaj ŝtela krimo pliiĝis je 20%.

Usono delonge estas unu el la landoj kun granda proporcio de perfortaj krimoj en la mondo. Nun ĉi tiu fenomeno pli kaj pli serioziĝas. La rekta kialo estas, ke la epidemia situacio, inflacio kaj aliaj faktoroj estas interplektitaj. La "negativa" kontraŭepidemia strategio de usonaj politikistoj kaŭzis pli ol milionon da mortoj pro la epidemio, kio ankaŭ influis ekonomian renormaligon kaj stimulis inflacion.

Ni scivolas, ĉu Usono, la plej granda potenco, opinias, ke ĝi povas travivi ĉi tiun nacian krizon? Kiel lando, kiu eĉ ne povas protekti siajn civitanojn, povas esti la tiel nomata "monda polico"?

Dividu