Kun “ĉina eksprestrajno” la mondo veturas pli rapide

Xiong Publikigita: 2022-08-23 17:49:27
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 21a de aŭgusto ja estas bona tago por la iniciato “Zono kaj Vojo”.

Tiutage, ĉina-eŭropa kargotrajno (Xi’an-Hamburgo) ekveturis malrapide el la internacia stacio Xi’an. Tiu estas la ĉi-jare dekmila kargotrajno ĉina-eŭropa, dum en la pasinta jaro la dekmila trajno estis ekveturigita nur post dek tagoj.

En la sama tago la eksprestrajno unuafoje eksportita de Ĉinio estis oficiale komencita per transportado de la haveno Qingdao. Ĝi veturos sur la altrapida fervojo Ĝakarto-Bandunga. Tio estas grava momento por la ĉina eksprestrajno.

Tiuj ĉi du aferoj enhavas la saman ŝlosilvorton – fervojo. En la lastaj jaroj Ĉinio havis multajn fervojajn projektojn, kiuj fariĝis “oraj ŝlosiloj” de la ekonomia kaj socia disvolvado en la koncernaj lokoj.

La Ĉina-Eŭropa Kargotrajno kaj la Altrapida Fervojo Ĝakarto-Bandunga, tiuj markitaj fruktoj de “Zono kaj Vojo”, atestas la strebadon de Ĉinio helpi al la mondo solvi “evoluigan inflacion” kaj akceli komunan disvolvadon.

Nun estas pli ol 140 landoj, kiuj subskribis kun Ĉinio dokumentojn pri “Zono kaj Vojo”. En 2021 la varkomerca sumo inter Ĉinio kaj tiuj landoj kiuj situas laŭlonge de la linioj de “Zono kaj Vojo” estis 11,6 duilionoj da juanoj. Kiel la plej granda publikaĵo, la projekto “Zono kaj Vojo” alportis favorojn, kiuj estas videblaj, tuŝeblaj kaj ŝatataj.

Dividu