Britio devas obei rezoluciojn de UN pri Malvinas

Qiujieming Publikigita: 2022-08-23 17:55:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe, brita ambasadorejo en Argentino okazigis interretan filmetan konkurson de studentoj en universitatoj en Argentio. La premio de la konkurso estas senpaga turisma vojaĝo al la insularo Malvinas. Argentina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj publikigis deklaron, ke Argentino serioze oponas tion. La ago de Britio celas diskonigi la “faktan okupon” de la insularo Malvinas. Britio devas obei la rezoluciojn de Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj okazigi intertraktadon pri la suvereneco de Malvinas.

El la historio, la demando de Malvinas estas kaŭzita de koloniismo. En 1816, Argentino heredis la suverenecon de la insuloj Malvinas kiam ĝi proklamis sin sendependa. Sed Britio okupis la insulojn per forto kiam ĝi faris koloniisman ekspansion en Sud-Ameriko en 1833. En 1965, la Ĝenerala Asembleo de la UN adoptis la Rezolucion 2065, enmetante la demandon de Malvinas en kategorion de senkoloniismeco, kaj urĝis la du landojn solvi la disputon per intertraktado.

En 1982, milito eksplodis inter Argentino kaj Britio pro la suvereneco de la insuloj Malvinas. Post 74 tagoj, la brita flanko venkis. Tamen, Argentino ne rezignas la postulon de la suvereneco de Malvinas. La speciala komisiono por nekoloniismeco de la UN sendis rezoluciojn pli ol 30 fojojn, urĝante Brition intertrakti kun Argentino, kaj ankaŭ la argentina flanko multfoje sendis invitojn. Sed tiuj invitoj ĉiuj estis rifuzitaj.

En la marto de 2016, la Komisiono de la UN pri la Limoj de la Kontinenta Deklivo determinis, ke la insuloj Malvinas estas en la akvo de Argentino. En Latin-Ameriko kaj Karibio preskaŭ ĉiuj landoj subtenas la pozicion de Argentino pri la demando de Malvinas. Ĉinio ankaŭ firme subtenas la legitiman postulon de Argentino pri la insuloj.

Tiuj justaj voĉoj baziĝas sur la internacia justeco de la demando de la insuloj Malvinas, kiu prezentas la respekton kaj konservadon de koncernaj rezolucioj de la UN, kaj ankaŭ esprimas la komunan aspiron de la internacia komunumo kontraŭ koloniismo.

Dividu