Usono ne faru eraron post eraro sur la tajvana demando

Xiong Publikigita: 2022-08-24 19:27:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la nuna mondo estas, krom Usono, neniu alia kiu povus konfuzi nigron kun blanko kaj misgvidi la publikon.

Lastatempe, sur la tajvana demando, iuj usonaj politikistoj kreis krizojn kaj poste imputis sian kulpon al Ĉinio.

Pri la afero ke Nancy Pelosi, prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj, faris viziton al la ĉina regiono Tajvano, usonaj altrangaj oficistoj laŭvice aperis, kalumniante ke la reago de Ĉinio pri la vizito de Pelosi al Tajvano estas troa kaj kaŭzis krizojn inter Ĉinio kaj Usono. Evidentiĝas, ke ili intencas imputi al Ĉinio la respondecon pri la streĉiĝo de la situacio ĉe la Tajvana Markolo. Des pli malice, ke usonaj politikistoj alterne vizitis Tajvanon kaj ĵetadis oleon sur la fajron de la tajvana krizo.

Kia ajn homo, se li estas senpartia, povas vidi, ke estas Usono, kiu sola ĉiufoje planis kaj kreis krizon, se tiu aperis ĉe la Tajvana Markolo. El politikaj interesoj Pelosi, instigite kaj aranĝite de la usona registaro, persiste vizitis Tajvanon, kaj tio serioze malobservas la principon de unu Ĉinio kaj la preskribojn de la tri Komunaj Komunikaĵoj inter Ĉinio kaj Usono, serioze damaĝas la suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio, serioze detruas la pacon kaj stabilecon de la Tajvana Markolo, serioze trabatas la politikan fundamenton de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Sed jam antaŭ la vizito de Pelosi al Tajvano Ĉinio faris averton al Usono kaj foj-refoje emfazis la seriozecon kaj danĝerecon de la vizito de Pelosi al Tajvano. Krome Ĉinio antaŭdiris, ke se la vizito de Pelosi al Tajvano realiĝos, do Usono prenos ĉiujn sekvojn.

La internacia juro donas al ĉiu lando la rajton alpreni necesajn rimedojn por defendi sian suverenecon kaj teritorian integrecon kaj malhelpi intervenon el la ekstero. Fronte al la malica provoko de Usono, Ĉinio havis nenian elekton krom elpaŝi kaj fari rebaton. Ĉinio alprenis serion da kontraŭrimedoj, kun la celo averti tiujn, kiuj faris provokon, kaj tiujn, kiuj provas sendependigi Tajvanon. Por siaj kernaj interesoj Ĉinio faros ĉion kio sufiĉe haltigas separistojn.

Dividu