Xi: Neniu etnogrupo devas esti postlasita en elimino de malriĉeco

Publikigita: 2020-06-09 15:46:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), lunde diris, ke ĉiu etnogrupo estas parto de la granda familio de la ĉina nacio kaj neniu etnogrupo devas esti postlasita en la batalo kontraŭ malriĉeco, en la konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj en la procezo de modernigo.

Xi faris la rimarkon kiam li parolis kun loĝantoj sur la placo de la komunumo Jinhuayuan en la urbo Wuzhong dum sia inspektado en la ĉina nordokcidenta Ningxia-a Huj-a Aŭtonoma Regiono.

La komunumo estas hejmo de pli ol 13 000 konstantaj loĝantoj, preskaŭ duono de ili apartenas al etnaj minoritatoj.

Xi diris, ke ebligi homojn de ĉiuj etnogrupoj marŝi man-en-mane al modere prospera socio en ĉiuj aspektoj prezentas la bonegan tradicion de la ĉina nacio kaj la grandan forton de la socialisma sistemo kun ĉinaj trajtoj. Li aldonis, ke kun la kontinuaj klopodoj de la partio kaj la registaro kaj ankaŭ la senĉesaj penadoj de la popolo, la venontaj tagoj certe estos pli bonaj kaj pli feliĉaj.

Dividu