Ĉinio prenos kontraŭrimedojn al usonaj grupoj kaj individuoj pri malbona konduto pri Xinjiang

Publikigita: 2020-07-10 19:36:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris vendrede, ke Ĉinio prenos kontraŭrimedojn al usonaj organizoj kaj individuoj, kiuj montris abomenindan konduton pri Xinjiang.

Zhao Lijian, proparolanto de la ministerio, faris tiujn rimarkojn, post kiam la usona Ministerio de Financo anoncis sankciojn kontraŭ unu ĉina registara ento kaj kvar nunaj aŭ eksaj registaraj oficialuloj rilataj al la tiel nomataj "serioza misuzo de rajtoj kontraŭ etnaj minoritatoj" en Xinjiang.

Zhao diris, ke xinjiang-aj aferoj estas pure internaj aferoj de Ĉinio, kaj Usono ne rajtas interveni en ilin, kaj ke la usona decido estas serioza interveno en la internajn aferojn de Ĉinio kaj profunde malutilas al la duflankaj rilatoj.

Li emfazis, ke la ĉina registaro estas senŝanceliĝa pri sia decido defendi nacian suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn, bati terorismajn, separismajn kaj religiajn ekstremismajn fortojn, kaj oponi intervenon de iu ajn ekstera forto en la xinjiang-ajn aferojn kaj la internajn aferojn de Ĉinio.

Dividu