Du fakuloj de MOS atingis Ĉinion por esploro pri virusa fonto

Publikigita: 2020-07-14 13:38:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, konfirmis lunde en regula gazetara konferencco, ke du fakuloj de la Monda Organizo pri Sano (MOS) atingis Ĉinion por esploroj pri la fonto de la nova kronviruso.

Hua diris, ke la du fakuloj kunlaboros kun ĉinaj sciencistoj kaj medicinaj fakuloj kaj diskutos pri rilataj demandoj, tamen ŝi ne liveris detalojn pri la itinero de fakuloj en Ĉinio.

Hua diris, ke la fakuloj eble faros similan vojaĝon ankaŭ al aliaj landoj kaj regionoj. Ŝi diris al raportistoj, ke ankaŭ la MOS opinias, ke spuri al fonton de la viruso estas kontinua kaj disvolviĝanta procezo, kiu eble tuŝas multajn landojn kaj regionojn. La MOS faros similajn kontrolojn en aliaj landoj kaj regionoj laŭ bezono.

Dividu