Ĉinio publikigis artikolon rivelante ĉiam pli severajn demandojn pri homaj rajtoj en Usono

Publikigita: 2020-07-14 13:45:50
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Ĉina Societo de Studoj pri Homaj Rajtoj marde publikigis artikolon, rivelante la severan realecon de la serioza dividiĝo inter la riĉuloj kaj la malriĉuloj en Usono sub la kovro de ĝia ĝenerala prospero.

La artikolo, titolita "La Kreskanta Dividiĝo Inter la Riĉuloj kaj la Malriĉuloj Kaŭzas Ĉiam pli Severajn Demandojn pri Homaj Rajtoj en Usono ", diris, ke la kreskanta malakordo inter la riĉuloj kaj la malriĉuloj en Usono plu reliefigis kaj severigis la ekzistantan socian kaj ekonomian malegalecon en la usona socio, reduktante homojn ĉe la fundo al pli malfacila situacio.

La artikolo diris, ke Usono havas grandan polariĝon de enspezo, kaj la grandeco de ĝia meza klaso daŭre kuntiriĝas, dum ĝia procento de malriĉeco restas alta. Laŭ raporto citita en la artikolo, la riĉaĵo de la 0,1-procentaj usonaj familioj kun la plej alta enspezo egalas tiun de la 90-procentaj usonaj familioj kun plej malalta enspezo.

La artikolo citis raporton de speciala raportanto de la UN, dirante, ke inter ĉiuj okcidentaj landoj Usono havas la plej grandan distancon inter la riĉuloj kaj la malriĉuloj, kun dekoj da milionoj da usonaj civitanoj restantaj en malriĉeco, kaj ke la usona revo rapide transformiĝas en la "usonan iluzion".

La artikolo rimarkigis, ke preskaŭ duono de usonaj familioj ne povas konservi taŭgan nivelon de vivo; grupoj kun malalta enspezo alfrontas la minacon de malsato kaj ne povas ĝui egalajn ŝancojn de edukado; la senhejmuloj vivas en malbonaj kondiĉoj kaj malriĉaj infanoj kaj senedzaj patrinoj vivas malfacilan vivon en Usono.

Dividu