Ĉinio forte kondamnas usonan leĝprojekotn pri HSAR

Publikigita: 2020-07-15 13:47:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris en deklaro publikigita merkrede, ke Ĉinio forte oponas kaj kondamnas la subskribon de la tiel nomata "Honkonga Aŭtonoma Akto" fare de usona prezidento Donald Trump.

La ministerio diris, ke ĉi tiu usona movo grave intervenis en la internajn aferojn de Ĉinio kaj serioze malobservis internacian leĝon kaj ankaŭ la bazajn normojn pri internaciaj rilatoj.

La ministerio rimarkigis, ke la Leĝo de Ĉina Popola Respubliko pri Protekto de Nacia Sekureco en la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) plene konformas al la Konstitucio de Ĉinio kaj la Baza Leĝo de la HSAR, kaj emfazis, ke ellabori kaj efektivigi la leĝon estas grava rimedo por certigi la stabilan kaj daŭran disvolviĝon de la afero "Unu Lando, Du Sistemoj".

La ministerio reasertis, ke honkongaj aferoj estas pure internaj aferoj de Ĉinio kaj permesas neniun eksterlandan enmiksiĝon, kaj la ĉina registaro decidiĝas protekti nacian suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn kaj oponi eksteran intervenon en honkongajn aferojn.

La ministerio diris ankaŭ, ke la intenco de Usono malhelpi la ĉinan leĝon pri nacia sekureco por la HSAR estos senefika kaj Ĉinio prenos necesajn respondojn por protekti siajn leĝajn interesojn kaj enkonduki sankciojn kontraŭ koncernaj usonaj individuoj kaj entoj.

Dividu