KEA: Estas neniu tiel nomata "primara mekanismo" sub leĝo de HSAR

Publikigita: 2020-07-15 13:51:18
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Komisiono pri Elektaj Aferoj (KEA) de Honkongo marde emfazis, ke la mekanismo de "primara elekto" ne ekzistas sub la leĝo de Honkongo, kaj ke la "tiel nomataj primaraj elektoj" ne estas parto de la voĉdonaj proceduroj de la elekto de la Leĝdona Konsilio aŭ aliaj publikaj elektoj.

La Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) planis okazigi ĝeneralan elekton por la sepa mandato de la Leĝdona Konsilio en septembro. Tamen la opozicia tendaro en Honkongo lastatempe organizis la tiel nomatajn "primarajn elektojn".

En sia deklaro, la Komisiono pri Elektaj Aferoj ankaŭ atentigis, ke laŭ la Elekta Regularo, estos korupta konduto, se iu influas homon kiel kandidato aŭ ne-kandidato per subaĉeto, forto, premdevigo aŭ trompo.

Dividu