Ĉinio kaj Francio okazigis strategian dialogon

Publikigita: 2020-07-17 12:01:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi merkrede kunprezidis la 20an Ĉina-Francan Strategian Dialogon kun Emmanuel Bonne, diplomatia konsilisto de franca prezidento.

Wang diris, ke dum prevento kaj regado de la kronvirusa pandemio, Ĉinio kaj Francio devas pli fokusiĝi al la "post-epidemia epoko", plifortigi strategian komunikadon kaj kunlaboron kaj puŝi la ĉina-francajn rilatojn por nova komenco. Li diris, ke fronte al internacia situacio plena de necertecoj, Ĉinio kaj Francio devas esti la ĉefaj stabiligaj faktoroj en ĉi tiu ŝanĝiĝanta situacio malofte videbla en cent jaroj.

Wang diris, ke Ĉinio volas fari zorgajn aranĝojn por altnivelaj vizitoj kun Francio, plu akceli praktikan kunlaboron en diversaj kampoj, bone utiligi rapidajn kanalojn por personaraj interŝanĝoj kaj konservi stabilan funkciadon de la industriaj kaj provizaj ĉenoj. Li diris, ke Ĉinio donas grandan gravecon al la Eŭropa Unio (EU) kaj siaj rilatoj kun la EU. Ĉinio bonvenigas pli unuiĝan, stabilan kaj prosperan EU, subtenas Eŭropon plu antaŭenpuŝi sian integriĝon, kaj esperas, ke la ekonomia kunlaboro kaj komerca interŝanĝo inter la du flankoj estos ĉe la fronto de kunlaboro kun diversaj partioj.

Bonne diris, ke la franca flanko volas liveri malferman kaj nediskriminacian medion al ĉinaj entreprenoj, kaj ke la EU esperas starigi rilatojn de kungajna kunlaboro kun Ĉinio, kaj Francio volas ludi konstrueman rolon tiurilate.

Dum la dialogo, la du flankoj atingis konsenton pri rekomenco de regulaj flugoj inter Ĉinio kaj Francio kiel eble plej rapide. La du flankoj konsentis ankoraŭ rapidigi la intertraktadon pri la ĉina-eŭropunia investa interkonsento, frue subskribi la interkonsenton pri ĉina-eŭropuniaj geografiaj indikoj, efike plifortigi duflankan kunlaboron en klimatŝanĝiĝo, biodiverseco kaj aliaj kampoj kaj praktiki multflankismon per konkretaj agoj.

Dividu