Kunvenis ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio kaj kvin centr-aziaj landoj

Publikigita: 2020-07-17 12:02:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĵaŭde prezidis la unuan kunvenon de ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio kaj kvin centr-aziaj landoj per videoligo.

Kazaĥa ministro pri eksterlandaj aferoj Mukhtar Tleuberdi, kirgiza ministro pri eksterlandaj aferoj Chingiz Aidarbekov, taĝika ministro pri eksterlandaj aferoj Sirojiddin Muhriddin, turkmena vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Rashid Meredov, kaj uzbeka ministro pri eksterlandaj aferoj Abdulaziz Kamilov ĉeestis la kunvenon.

Wang diris, ke la ĉina registaro donas grandan gravecon al disvolvado de strategiaj partnerecoj kun centr-aziaj landoj. Kunlaboro inter Ĉinio kaj la Centra Azio baziĝas sur la komunaj bezonoj de ambaŭ flankoj. Tio ne celas iun ajn trian partion, nek influas duflankan kaj multflankan kunlaboron en la regiono.

Wang proponis kune venki la kronvirusan pandemion, kune antaŭenigi ekonomian renormaliĝon, protekti regionan sekurecon kaj plifortigi multflankan kunlaboron.

La kvin ministroj diris, ke la centr-aziaj landoj kaj Ĉinion estas amikaj najbaroj kun alta politika reciproka fido kaj grandiĝanta reciprokprofita kunlaboro kaj ke la decida kaj efika respondo de Ĉinio al la kronvirusa epidemio atingis rimarkindajn rezultojn, starigante ekzemplon por la internacia komunumo. Ili aldonis, ke ĉiuj partioj subtenas la Mondan Organizon pri Sano ludi gravan rolon kaj firme oponas politikigon de la pandemio.

Dividu