Ĉinio kaj kvin centr-aziaj landoj komencis mekanismon de kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj

Publikigita: 2020-07-17 12:03:44
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinio kaj kvin centr-aziaj landoj ĵaŭde konsentis komenci mekanismon de kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj por regule kunveni por kune trakti defiojn kaj serĉi disvolviĝon kaj prosperon.

La konsento estis atingita en la unua kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio kaj la kvin centr-aziaj landoj, kiu okazis per videoligo. Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksteralndaj aferoj Wang Yi prezidis la kunvenon.

Kazaĥa ministro pri eksterlandaj aferoj Mukhtar Tleuberdi, kirgiza ministro pri eksterlandaj aferoj Chingiz Aidarbekov, taĝika ministro pri eksterlandaj aferoj Sirojiddin Muhriddin, turkmena vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Rashid Meredov, kaj uzbeka ministro pri eksterlandaj aferoj Abdulaziz Kamilov ĉeestis la kunvenon.

Dividu