Xi: Kontraŭepidemia kunlaboro helpas plibonigi ĉina-zambiajn rilatojn

Publikigita: 2020-07-21 11:34:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris lunde en telefona konversacio kun zambia prezidento Edgar Lungu, ke la komuna batalo de la du landoj kontraŭ la kronvirusa pandemio helpos levi iliajn rilatojn al pli alta nivelo, pli bone profitigante la du popolojn.

Xi diris, ke afrikaj landoj, inkluzive de Zambio, donis valorajn subtenojn al Ĉinio en la fruaj tagoj de ĝia batalo kontraŭ la epidemio, kaj Ĉinio, kiu empatiis kun ili, kiam ili estis trafitaj de la viruso, unua liveris subtenon kaj kontraŭepidemiajn provizaĵojn kaj dividis la sperton pri prevento kaj regado de la kronvirusa epidemio por helpi plibonigi ilian laboron kontraŭ la epidemio. Li diris, ke la du landoj devas fortigi kunordigon kaj kunlaboron por firme defendi internaciajn egalecon kaj justecon, subteni multflankismon kaj protekti la laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de evoluantaj landoj. Li aldonis, ke li kredas, ke la komuna batalo de la du landoj kontraŭ la pandemio helpos altigi la ĉina-zambiajn rilatojn al pli alta nivelo, pli bone profitigante la du popolojn.

Lungu diris, ke Zambio alte taksas sian amikecon kun Ĉinio kaj dankas Ĉinion pro la enorma kaj valora helpo al la ekonomia disvolviĝo de la lando en la pasintaj jaroj. Zambio alte taksas la proponojn faritajn de Xi en la Eksterordinara Ĉina-Afrika Pintkunveno pri Solidareco kontraŭ la Pandemio okazigita en junio kaj dankas Ĉinion pro ĝia subteno al la batalo de Afriko kontraŭ la pandemio. Li aldonis, ke li kredas, ke la sukcesaj spertoj kaj atingoj de Ĉinio en la esplorado kaj ekspluatado de vakcinoj kaj medikamentoj helpos plifortigi la fidon de afrikaj landoj kaj ludos gravan rolon en ilia batalo kontraŭ la viruso.

Dividu