Xi: Palestina demando ĉiam estas kerna demando en Mez-Oriento

Publikigita: 2020-07-21 11:35:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris lunde, ke la demando pri Palestino ĉiam estas la kerna demando en Mez-Oriento, kaj Ĉinio subtenas la "duŝtatan solvon" kiel la ĝustan direkton.

Dum sia telefona konversacio kun palestina prezidento Mahmoud Abbas, Xi, en la nomo de la registaro kaj popolo de Ĉinio, esprimis sinceran kondolencon kaj firman subtenon al la palestinaj registaro kaj popolo en ilia batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Palestino estas bonaj fratoj, bonaj amikoj kaj bonaj partneroj, kaj la du flankoj ĉiam firme fidis kaj subtenis unu la alian pri demandoj koncernaj al kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj. Li diris, ke de post la eksplodo de la kronvirusa epidemio, Ĉinio liveris multajn arojn de provizaĵoj kaj sendis medicinajn fakulojn al Palestino, organizis videokonferencojn inter ĉinaj medicinaj fakuloj kaj iliaj palestinaj samprofesiuloj kaj donis kontraŭepidemian helpon al palestinaj rifuĝintoj. Li aldonis, ke la ĉina flanko plu dividos sian sperton kun Palestino sen rezervo, kaj liveros materialan kaj teknikan subtenon laŭ sia eblo, kaj ke lia lando, laŭ la bezonoj de Palestino, plu efektivigos la projektojn, kiuj helpas antaŭenigon de la palestina ekonomio kaj plibonigon de la popola vivteno, por porti pli da bonaj avantaĝoj al la palestina popolo.

Abbas diris, ke la palestina flanko alte taksas la gravajn atingojn de Ĉinio en la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio, kaj sincere dankas Ĉinion pro liverado de ĝustatempa kaj valora subteno kaj helpo al Palestino en la batalo kontraŭ la epidemio. Li ankaŭ aprezis la klopodojn de Ĉinio por subteno al justeco pri la palestina demando, kaj protekto de la laŭleĝaj rajtoj kaj interesoj de la palestina popolo, dirante, ke faktoj pruvis refoje, ke Ĉinio estas la plej fidinda amiko de la palestina popolo.

Dividu