Altteknikaj ekipaĵoj donas helpadon al batalo kontraŭ inundo

Henggang Publikigita: 2020-07-21 17:09:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Frua averto per granda datumo, senpilota aviadilo kun infraruĝa malproksima sensado, ŝveliga zono por savado… Fronte al la atako de la inundo, pli kaj pli multaj altteknikaj armiloj estis uzataj al la frontlinio por batali kontraŭ la inundo. La informa kajuto de la Popola Liberiga Armeo ne nur povas elsendi la sinkronan ordonon en milita tempo, sed ankaŭ faros studon pri la inunda situacio laŭ la informoj de vetero, hidrologio kaj aliaj. Grandkvanto da senpilotaj aviadiloj helpas al ricevado de la unuamana informo pri savado. La soldatoj povas uzi la portitan aparaton por kalkuri la postulon de tero kaj plani la provizorajn rimedojn. La ŝveliga zono povas turni al savbuo post kiam la uzanto falis en akvon. La altteknikaj ekipaĵoj donis al la laboro kontraŭ inundo grandan subtenon kaj grandskale protektis sekurecon de la homoj.

Dividu