Xi alvokas novajn atingojn en rilatoj inter Ĉinio kaj Saud-Arabio

Publikigita: 2020-07-22 19:10:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke li volas labori kun saud-arabia reĝo Salman bin Abdulaziz Al Saud por konduki duflankajn rilatojn al novaj atingoj en la nova epoko por profito de la du landoj kaj iliaj popoloj.

En lastatempa interŝanĝo de gratulaj mesaĝoj okaze de la 30a datreveno de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Saud-Arabio, Xi diris, ke dum la pasintaj 30 jaroj la duflankaj rilatoj stabile disvolviĝis, kun fruktodona kunlaboro en diversaj kampoj.

Xi aldonis, ke precipe, la rilatoj progresis sur la rapida vojo en la lastaj jaroj, de post kiam la du landoj starigis ampleksan strategian partnerecon. Nun, Ĉinio kaj Saud-Arabio kunlaboras kontraŭ la kronvirusa epidemio por protekti sanon kaj bonforton de la du popoloj kaj konservi regionan kaj mondan publiksanan sekurecon, kaj lasis kortuŝajn rakontojn de reciproka helpo.

Li emfazis, ke li donas grandan gravecon al la disvolviĝo de la duflankaj rilatoj, kaj volas fari komunajn klopodojn kun reĝo Salman por preni la 30an datrevenon kiel oportunon por pli bone sinergiigi la iniciaton Zono kaj Vojo kaj la Vizion 2030 de Saŭd-Arabio kaj plu riĉigi la strategian signifon de la rilatoj inter la du landoj.

En sia mesaĝo, reĝo Salman diris, ke de post la starigo de duflankaj diplomatiaj rilatoj antaŭ 30 jaroj, granda progreso estis akirita en diversaj kampoj en la duflankaj rilatoj, montrante la profundan amikecon inter la du landoj kaj la altan nivelon de iliaj strategiaj rilatoj.

La reĝo diris, ke li volas puŝi la specialajn rilatojn por kontinua disvolviĝo, por servi al la komunaj interesoj de la du landoj kaj iliaj popoloj. Li aldonis, ke lia lando atendas efektivigi pli da kunlaboro kun Ĉinio por akceli regionajn kaj tutmondajn sekurecon kaj stabilecon.

Dividu