Ĉinio sukcese ĵetis unuan marsan sondilon

俞荣康 Publikigita: 2020-07-23 15:44:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinio ĵaŭde ĵetis marsan sondilon, celante plenumi orbitadon, almarsiĝon kaj rondiron en unu misio kaj fari la unuan paŝon en sia planeda esplorado de la sunsistemo.

Changzheng-5, la plej granda portoraketo de Ĉinio, kiu portis la spacveturilon kun maso de ĉirkaŭ 5 tunoj, flugis en la ĉielon de la Wenchang-a Kosmodromo sur la marbordo de la ĉina insula provinco Hainan je 12:41 posttagmeze laŭ pekina tempo.

Laŭ la Ĉina Nacia Spaciala Administracio, ĉirkaŭ 36 minutojn poste, la spacveturilo, inkluzive de orbitilo kaj marsa veturilo, estis sendita en la ter-marsan transigan orbiton, komencante preskaŭ sep-monatan vojaĝon al la ruĝa planedo.

La Ĉina Nacia Spaciala Administracio diris, ke la unua marsa sondilo de Ĉinio estas nomata Tianwen-1, kiu signifas Demandojn al la Ĉielo kaj devenas de poemo verkita de Qu Yuan (ĉirkaŭ 340-278 a.K.), unu el la plej grandaj poetoj de antikva Ĉinio. La nomo signifas la persistemon de la ĉina nacio en serĉado de vero kaj scienco kaj esplorado de naturo kaj universo.

Dividu