Usona senatano: Procesi kontraŭ Ĉinio pri pandemio estos granda eraro

Kane Publikigita: 2020-08-03 13:19:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Kalifornia senatano diris, ke permesi al usonaj civitanoj procesi kontraŭ Ĉinio pri la kronvirusa pandemio estos "granda eraro".

"Ni lanĉas serion de nekonataj okazaĵoj, kiuj eble estos tre, tre danĝeraj. Mi opinias, ke tio estas granda eraro," diris veterana senatano Dianne Feinstein lastatempe dum aŭskultado de la Senata Komisiono pri Juĝo.

Feinstein diris, ke Ĉinio liberigis kelkdek milionojn da homoj el malriĉeco en mallonga periodo, kaj ke ŝi opinias, ke Ĉinio estas lando "kreskanta en respektindan nacion inter aliaj nacioj" kaj "potenciala komerca partnero".

La novaja kanalo Fox raportis, ke Feinstein diris ankaŭ, ke aliaj landoj, inkluzive de Ĉinio, eble uzos la novan leĝan precedencon kontraŭ Usono, rezultigante mondan kaoson.

Antaŭ tri monatoj, ĝenerala prokuroro de la usona ŝtato Misurio, Eric Schmitt, iniciatis proceson, postulante, ke la ĉina registaro prenu sur sin respondecon kaj faru kompensojn por la tutmonda pandemio.

Dividu