Interreto helpas al vilaĝanoj efektivigi pli rican vivon

Henggang Publikigita: 2020-08-16 17:06:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la pasintaj jaroj, la urbo Ningde de la provinco Fujian starigis proprajn markojn de siaj karakterizaj agrikulturaĵoj per la platformo de interreto kaj nova penso. Nun pro la famaj markoj, la bio-vinberoj kaj mont-teoj estas facile venditaj al aliaj lokoj de la tuta lando, kio certigas kontinuan riĉiĝon de la vilaĝanoj.

Antaŭ tagiĝo, Chen Guilian kaj ŝiaj familianoj plenumis rikoltadon de vinberoj, ĉar ili devis sendi la vinberojn al la kosumantoj antaŭ la 7a horo. Atinginte la ĝardenon, ŝi komencis la rektan elsendon per sia intelekta telefono.

Antaŭe la vendado de vinberoj ĉefe dependis de detala vendisto kaj pograndisto. Ŝi diris, ke tiam la enspezo estis ne tiel stabila, malgraŭ la laboro estas peniga. Influite de la interreta komerco, ŝi starigis sian retbutikon nomatan Fruktan Fratinon. Post komenco de la rekta elsendo, la butiko estis subite furora kaj fariĝis fama marko. Ŝi diris, “Hodiaŭ la vendsumo de ĉiu tago estas pli granda ol tiu de ĉiu monato antaŭe. Per la vendo de la rekta elsendo, la konsumantoj povas vidi la bildojn, inkluzive de medio, plantado kaj rikoltado.”

“Nun en la gubernio pli ol 1 000 homoj aliĝis al la elektronika komerco”, diris Cai Longyu, estro de la partia komitato de la gubernio Saiqi. Li aldonis, ke la elektronika komerco vigligis dungadon de la gubernio, helpas al disvolviĝo de la industrio kaj pliigis enspezon de vilaĝanoj, kio servas al efektivigo de modere prospera socio kaj prosperiĝo de la kamparoj.

La provinco Fujian estas unu el la ĉefaj originoj de altkvalitaj teoj, sed en multaj izolitaj lokoj, la teo ne povas turni al profitoj pro malgranda skalo, manko de kapablo en preza traktado.

Antaŭ 6 jaroj Wang Mingxiu revenis al sia gubernio kaj decidis krei novan entreprenadon. Nun li kaj lia teamo fondis la te-fabrikon Mengzhixiang, kiu la unua kreis novan modelon de vendado de ĝardenoj specifaj por redukti malriĉecon. Wang invitis posedantojn de te-ĝardenoj en proksimaj dek vilaĝoj, konkludis ilin al sistemo pri unueca administro, normo de plantado kaj reto pri vendado kaj starigis ekzamenan rimedon per interreto en tutan procezon. Fininte aĉeton de la ĝardeno, la konsumantoj povas rekte koni la informojn pri fabrikado, pakado, loĝistiko kaj aliaj.

“Nun ĉiuj vilaĝanoj povas aliĝi al la sistemo, se ili havas deziron. Per la platformo ni povas kunligi pli grandan merkaton kaj turni restitajn agrikulturaĵojn kaj laborforton al enspezo de la vilaĝanoj”, diris Xiang Zhonghong, estro de la partia komitato de la gubernio Xiadang.

Hodiaŭ la teo jam estis alportita al diversaj lokoj de la tuta lando. La nova modelo ankaŭ helpas al disvolviĝo de turismo kaj restoracio, kio donis energion al vilaĝanoj por efektivigi pli riĉan vivon.

Dividu