Direktoro de Monda Banko avertis, ke pro epidemio probable 100 milionoj da homoj refalos en ekstreman malriĉecon

Ĝoja Publikigita: 2020-08-23 15:54:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

David Malpass, direktoro de la Monda Banko, lastatempe avertis, ke pro la kronvirusa epidemio probable 100 milionoj da homoj refaos en ekstreman malriĉecon.

La Monda Banko promesis ĝis junio de 2021 liveri al 100 landoj 160 miliardojn da usonaj dolaroj por trakti urĝajn statojn. Ĝis la fino de 2020 ĝi jam disdonis preskaŭ 21 miliardojn da usonaj dolaroj.

Sed ankoraŭ pliiĝis la nombro de ekstremaj malriĉuloj.David Malpass diris: “La ekonomia krizo daŭros pli da tempo, pli kaj pli da homoj refalos en ekstreman malriĉecon.

Dividu