Shen Haixiong: Ĉiuj klopodas por senmalriĉula komunumo por estonteco de la homaro

Henggang Publikigita: 2020-09-17 17:19:38
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 10an de septembro inaŭguriĝis la virtuala seminario titolita “Tagordo 2030 pri Kontinuigebla Disvolviĝo kaj Spertoj de Ĉinio pri Mildigo de Malriĉeco”. Kiel organizanto, Shen Haixiong, prezidanto de la Ĉina Kominikila Grupo, ĉeestis en la inaŭguro kaj faris rimarkojn.

Shen diris, ke la ĉina prezidanto Xi Jinping montris, “Elimino de malriĉeco estas komuna revo de la homaro ekde antikveco, kaj fundamenta rajto de ĉiuj popoloj por serĉi feliĉan vivon.” De post la 18a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, la Centra Komitato de la KPĈ kun Xi Jinping ĉe la kerno gvidas la tutan partion kaj la popolon fari batalon kontraŭ malriĉeco kaj klopodi por finkonstruiĝo de la modere prospera socio en ĉiuj flankoj. Ĉinio liberigis pli ol dek milionojn da kamparanoj el malriĉeco ĉiujare en sep sinsekvaj jaroj. La forteco, skalo kaj influo estas senprocedencaj, kio kreis miraklon de historio pri mildigo de malriĉeco. En la pli ol 40 jaroj de post la komenco de reformado kaj malfermo, Ĉinio realigis 25-oblan kreskon de la pokapa enspezo, liberigon de 850 milionoj da homoj el malriĉeco kaj kontribuon de pli ol 70% al la mildigo de malriĉeco en la tuta mondo. La lando fariĝis la unua evoluanta lando, kiu plenumis mildigon de malriĉeco de la miljaraj disvolvaj celoj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj liveris projekton kaj saĝon al la redukto de malriĉeco en la tuta mondo. Tio multe aldnas memfidon kaj decidon al mondaj aferoj por elradikigi absolutan malriĉecon kaj atingi la celojn de la Tagordo 2030 pri Kontinuigebla Disvolviĝo.

Shen aldonis, ke en la sana disvolviĝo de tutmonda mildigo de malriĉeco, mediatoj ludas ŝlosilan rolon, inkluzive de informa publikigo, divido de spertoj, akcelo de interŝanĝoj kaj kolektado de saĝeco. Kiel ampleksa komunikilo de la mondo, la grupo aktive plenumas la mediatan responecon per sia avantaĝoj de multlingvaj servoj, platformoj kaj kanaloj kaj dediĉas fortojn al la mildigo de malriĉeco en la tuta mondo. La grupo registras novaĵojn en la batalo de Ĉinio kontraŭ malriĉeco, inkluzive de titolitaj intervjuoj “Proksime al Bonstata Vivo” kaj verkoj “Decida Batalo kontraŭ Malriĉeco”, ”Elradikigo de Malriĉeco”, ”Bonstata Vivo de la Popolo” kaj aliaj. La mediato novigas manierojn de partopreno en preciza subteno al mildigo de malriĉeco. La grupo plenumis la programojn de reklama helpo al malriĉaj regionoj kaj kamparanoj. La grupo liveris reklamajn resurojn kun la valoro je 6,8 miliardoj da juanoj al 410 malriĉaj gubernioj kaj helpis pli ol 13 milionojn da homoj. La departementoj de la grupo diligente dividas spertojn de Ĉinio pri mildigo de malriĉeco. CGTN faris rektan elsendon “La Fina Paŝo” kaj anglalingvan dokumentan videaĵon “Ĉina Batalo kontraŭ Malriĉeco”, kiuj prezentis efikon kaj dividis spertojn pri la ĉina laboro pri redukto de malriĉeco. La serio da etaj videaĵoj “Helpo al Malriĉuloj en Fremdaj Atentoj” invitas fremdajn fakulojn persone viziti la frontlinion de la batalo kontraŭ malriĉeco kaj kolekti spertojn de tiu labro, kio akcelas interŝanĝojn inter Ĉinio kaj aliaj landoj de la mondo.

Shen aldonis, ke nun la pandemio ankoraŭ disvastigas en la tuta mondo kaj la mildigo de malriĉeco alfrontas pli seriozajn defiojn. Nun pli forta kunlaboro estas urĝaj por la homaro ol ia ajn antaŭe. Ĉiuj devas kune klopodi por senmalriĉula, progresa kaj prospera komunumo por la estonteco de la homaro .

Dividu