Ĉina reprezentanto alvokis elimini malriĉecon nome de 80 landoj en Homrajta Konsilio de UN

Mirinda Publikigita: 2020-09-23 11:25:22
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Marde en la 45a sesio de la Homrajta Konsilio de la UN, ĉina konstanta reprezentanto al la oficejo de la UN en Ĝenevo kaj aliaj internaciaj organizoj en Svisio, Chen Xu, nome de 80 aziaj, afrikaj kaj latinamerikaj landoj faris komunan paroladon pri redukto de malriĉeco kaj akcelo de homaj rajtoj.

Chen diris, ke elimino de malriĉeco estas la unua celo de la daŭripova disvolva tagordo de 2030 kaj grava vojo por akceli kaj protekti la homajn rajtojn. En la mondo preskaŭ 800 milionoj da homoj vivas en ekstrema malriĉeco kaj la novkronvirusa epidemio eble kaŭzos remalriĉiĝon de 71 milionoj da homoj. Tio seriozigis malegalecon de la socio kaj donis negativan influon al diverslandaj popoloj en la mondo. Ni alvokas efike redukti kaj elimini malriĉecon por pli bone akceli kaj protekti la homajn rajtojn.

Dividu