Xi Jinping prelegis en la Pintkunveno de la UN pri Biodiverseco

Publikigita: 2020-10-01 16:09:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris merkrede en la Pintkunveno de la UN pri Biodiverseco, ke Ĉinio, kiel la plej granda evoluanta lando, pretas preni sur sin internaciajn respondecojn konformajn al ĝia disvolva nivelo.

Li diris, ke Ĉinio ankaŭ volas fari sian kontribuon al tutmonda media regado. Li aldonis, ke Ĉinio jam atingis antaŭ la planita tempo la celojn difinitajn por 2020 por traktado de klimatŝanĝiĝo.

Xi faris la rimarkojn en la Pintkunveno kaj diris, ke la internacia komunumo devas persisti ĉe la principo de komunaj sed diferencaj respondecoj. Ĉinio serĉas ian modernigon, kiu akcelas harmonian kunekziston de homo kaj naturo. Li proponis subteni multflankismon kaj fari sinergion por tutmonda regado pri la medio.

Li diris ankaŭ, ke homo kaj naturo estas komunumo kun komuna estonteco, kaj ĉiuj devas unuanime ekagi por efektivigi protekton dum disvolvado kaj realigi disvolviĝon dum protekto kaj kune konstrui harmonian kaj belan hejmon.

Fronte al la riskoj kaj defioj al la tutmonda medio, Xi diris, ke ĉiuj landoj havas komunajn interesojn kiel pasaĝeroj en la sama boato kaj formas komunumon kun komuna estonteco. La perdo de biodiverseco kaj la degenero de la ekosistemo konsistigas gravan riskon al la homa ekzistado kaj disvolviĝo.

Unuflankismo trovas neniun subtenon kaj kunlaboro estas la ĝusta vojo antaŭen. Li akcentis, "Ni devas firme protekti la internacian sistemon kun la UN ĉe la centro kaj konservi la sanktecon kaj aŭtoritaton de internaciaj reguloj por plifortigi tutmondan regadon pri la medio.”

Dividu