Ĉinaj starpunktoj en UN-kunvenoj

Publikigita: 2020-10-02 18:15:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vespere de la 30a de septembro kaj la 1a de oktobro, ĉina prezidanto Xi Jinping videe partoprenis en serio da altnivelaj kunvenoj de la 75a Datreveno de Fondiĝo de Unuiĝintaj Nacioj, kaj faris gravajn parolojn. Ĉeftemoj de la du prelegoj respektive estas pri biodiverseco kaj disvolviĝo de virinaj karieroj. Dum la antaŭaj aktivadoj, prezidanto Xi plurfoje esprimis starpunktojn de Ĉinio rilate al “pli egala, tolera, kaj daŭrigebla disvolviĝo”.

Prelegante en la aktivadoj de UN, Xi lanĉis ĉinan voĉon kaj prezentis ĉinajn proponojn pri protekto de biodiverseco, akcelo de daŭrigebla disvolviĝo kaj antaŭenigo de genra egaleco, antaŭenpuŝo de disvolviĝo de virinaj karieroj. Malantaŭ la ĉinaj starpunktoj kaj proponoj, montriĝas ĉinaj potenco, sperto kaj respondeco.

Vespere de la 28a de septembro, 2015, estis la sekva tago de la Aŭtun-Meza Festo. Tiam prezidanto Xi finis sian ĉeeston al serio da aktivadoj de Pintkonveno de 70a Datreveno de Fondiĝo de Unuiĝintaj Nacioj kaj revenis al Ĉinio. Vespere de la 1a de oktobro ĉi-jare, prezidanto Xi finpartoprenis en la lasta aktivado de la 75a Datreveno de Fondiĝo de Unuiĝintaj Nacioj. Kaj tiu ĉi tago estas denove la Aŭtun-Meza Festo.

Brila luno leviĝas en la maro, kaj diverslandaj popolanoj kunĝuas la saman momenton. Ni loĝas en la globa vilaĝo kaj devas kunlabore venki malfacilojn en la estonteco.


Dividu