Diversaj lokoj de Ĉinio akceptis 425 milionojn da turistoj dum ferioj de Nacia Tago

Selena Publikigita: 2020-10-05 16:05:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

De la 1a ĝis la 8a de oktobro ĉi-jare ĉinoj havas 8 feriojn de la Nacia Tago kaj la Aŭtunmeza Festo. Laŭ donitaĵoj de la ĉina Ministerio de Kulturo kaj Turismo, de la 1a ĝis la 4a de oktobro, diveraj lokoj de la tuta lando akceptis 425 milionojn da turistoj, kaj la turisma enspezo kalkuliĝis al 312 miliardoj da juanoj, atingante 68,9% de tiu de la lasta jaro.

Hodiaŭ estas la kvina de oktobro kaj restas duono de la ferioj. Internaciaj observantoj estas optimismaj pri la ĉina feria ekonomio, opiniante, ke sub la nuna situacio, la ora semajno de la ĉinaj ferioj ellasas la konsuman potencialon de loĝantoj, revigligas la servan industrion kaj pliigas konfidon pri kreskado de la monda ekonomio.

Haan Jae Jin, estro de departemento pri leviĝantaj merkatoj de sudkorea Hyundai Ekonomia Esplorinstituto, diris, ke Ĉinio akiris rimarkindan atingon en prevento kaj regado de la epidemio. Malgraŭ ekstera necerteco, Ĉinio akcelas ekonomian kreskadon per ekspluatado de la potencialo de enlanda postulado kaj realigas pli sanan disvolviĝon de la ekonomio. Li aldonis, ke reprosperiĝo de la ĉina feria ekonomio estas grava pruvo de plivastiĝo de la enlanda postulado.

Tommy Wu, ekonomikisto de la pensbanko Oxford Ekonomio, diris, ke la feria ekonomio certe utilas al akcelo de enlanda konsumado, kio favoras al koncernaj markoj kaj hotelaj grupoj ĉinaj kaj alilandaj. Nun multaj ekonomioj akcelas sian revigligon pro influo de la epidemio, kaj forta ĉina enlanda postulado signifas grandan postuladon pri importoj, kio utilas al revigligo de la tutmonda ekonomio.

Dividu