Preparo por ĈIIE eniris sian lastan periodon

Yu Publikigita: 2020-10-06 15:51:29
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La preparo por la tria Ĉina Internacia Importa Ekspozicio eniris sian lastan periodon lunde, 30 tagojn antaŭ ĝia malfermo. La unuaj varoj el fremdaj landoj por la ekspozicio jam glate trapasis doganejon. Miloj da novaj produktoj por la ekspozicio estis liveritaj al ŝanhajaj vendejoj por sin provi sur la ĉina merkato dum ferioj de la Nacia Tago. Ŝanhajo efektivigas surlokajn provojn de diversaj urbaj servoj. Laŭ la organizanto, la laboro pri varbado de ekspoziciantoj glate iras. Multaj el la 500 plej grandaj kompanioj de la mondo kaj ĉefaj firmaoj de diversaj industrioj aliĝis al la ekspozicio.

Dividu