Ĉina oficialulo konigis malriĉec-reduktajn spertojn de Ĉinio en forumo de Homrajta Konsilio de UN

Yu Publikigita: 2020-10-09 14:52:29
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Homrajta Konsilio de la UN komencis ĉi-jaran socian forumon ĵaŭde en Ĝenevo. Chen Zhigang, vicdirektoro de la Oficejo pri Mildigo de Malriĉeco sub la Ŝtata Konsilio de Ĉinio, faris paroladon kiel gasto per video, por konigi spertojn kaj atingojn akiritajn de Ĉinio en la klopodo por redukto de malriĉeco.

Chen diris, ke respekti kaj garantii homajn rajtojn estas komuna serĉado de la homaro, dum mildigi kaj elimini malriĉecon estas unu el gravaj enhavoj por grantio de homaj rajtoj, kaj ke la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina registaro ĉiam metas la rajtojn de la popolo pri ekzistado kaj disvolvado sur la plej gravan lokon kaj sin dediĉas al redukto de malriĉeco kaj certigo de homaj rajtoj. Chen aldonis, ke de post la 18a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, la lando faris serion da aranĝoj por atingi la celon elimini absolutan malriĉecon antaŭ la fino de 2020. Dum la periodo de 2012 ĝis 2019, la tutlanda nombro de malriĉeloj estis reduktita de 98,99 milionoj ĝis 5,51 milionoj.

Dividu