Ĉinio realigos celon elimini malriĉecon en kamparo

Jianping Publikigita: 2020-10-11 17:57:06
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Dum la periodo de la 13-a Kvin-jara Plano la enspezo de ĉinaj malriĉaj loĝantoj rimarkinde kreskis. Statistikoj montras, ke la meznombra pokapa neta enspezo de la malriĉa loĝantaro kreskis de 4 124 juanoj en la jaro 2016 ĝis 9 057 juanoj en 2019, kun meznombra jara pliiĝo de 30%.

Dum la periodo de la 13-a Kvin-jara Plano la enspeza strukturo de ĉinaj malriĉaj loĝantoj pluapaŝe optimumiĝis kaj la kapablo por sendependa malriĉeco-redukto stabile grandiĝis. La malriĉa loĝantaro realigis riĉiĝon per laboro kaj produktado kaj jaron post jaro la proporcio de laborenspezo altiĝis dum tiu de neperlaborita enspezo defalis.

Dum la periodo de la 13-a Kvin-jara Plano Ĉinio per senprecedenca rapido kaj skalo antaŭenigis redukton de malriĉeco kaj ĉiujare okazigis kunsidon por resumi koncernajn laborojn kaj starigi novajn celojn. Espereble Ĉinio realigos la celon de malriĉeco-redukto dek jarojn antaŭ la fiksita tempo laŭ la daŭripova disvolva plano de UN 2030.

Dividu