Tibeto deklaras "gravan venkon" en elimino de malriĉeco

Henggang Publikigita: 2020-10-15 20:09:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Wu Yingjie, estro de la partia komitato de la tibeta aŭtonoma regiono, ĵaŭde diris, ke la regiono jam atingis “gravan venkon” en la elimino de malriĉeco.

Wu diris en gazetara konferenco okazigita de la novaĵa oficejo de la Ŝtata Konsilio en la regiona ĉefurbo Lasao, ke ĝis la fino de 2019, Tibeto liberigis 628 000 homojn de malriĉeco kaj 74 gubernioj kaj distriktoj estis elstrekitaj el la listo de malriĉaj areoj. De la komenco de ĉi tiu jaro, Tibeto, surbaze de sukceso en la elimino de malriĉeco, koncentriĝas sur la firmigon de la jam akiritaj atingaĵoj en batalo kontraŭ malriĉeco.

Kiel konata “tegmento de la mondo”, Tibeto estas fama pro siaj altebenaĵaj pejzaĝoj kaj riĉaj etnokulturoj. Ĝi estas unu el la ĉefaj lokoj en tutlanda batalo kontraŭ malriĉeco.

Dividu