Internaciaj personoj laŭdas Ĉinion pro ĝiaj atingoj en elliberigo de malriĉeco

Ĝoja Publikigita: 2020-10-20 15:33:18
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 17-an de oktobro estas la Internacia Tago por Elradikigo de Malriĉeco, ankaŭ la Tago de Ĉinio por Helpi Malriĉulojn. De post la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio la nombro de ĉinaj malriĉuloj malpliiĝis ĝis 5,51 milionoj en la fino de 2019 de 98,99 milionoj en la fino de 2012. Ankaŭ la internacia komunumo strikte zorgas la procezon de Ĉinio por helpi malriĉulojn, laŭdas Ĉinion pro ĝiaj atingoj en tiu ĉi flanko kaj opinias, ke Ĉinio estas la modelo de evoluantaj landoj pri elradikigo de malriĉeco kaj la tuta mondo povas lerni de Ĉinio pli da aferoj.

En 1979 la Monda Nutraĵa Programo de UN eniris en Ĉinion kaj sukcese plenumis pli ol 70 programojn por malriĉuloj kaj postkatastrofa rekonstruado. Nun Ĉinio ne plu estas helpato sed la grava helpanto por la programo en ĝiaj tutmondaj agoj. Qu Sixi, delegito de la Monda Nutraĵa Programo de UN en Ĉinio, diris, ke en la lastaj pli ol 40 jaroj la programo vidis la procezon de Ĉinio pri ekonomia kreskado kaj evitado pri malriĉeco, kaj Ĉinio estas la modelo por evoluantaj landoj pri elradikigo de malriĉeco.

"Estas sendube, ke Ĉinio estas la modelo por aliaj evoluantaj landoj pri helpo al malriĉuloj. De plenumado de malfermo kaj reformado danke al kontinua klopodado Ĉinio liberigis pli ol 800 milionojn da malriĉuloj el malriĉeco, kio estas kontribuo al monda afero de helpo al malriĉuloj, kaj la spertoj estas utilaj al aliaj evoluantaj landoj. Oni povas diri, ke tiu elstara atingo de Ĉinio stimulas kaj akcelas aliajn evoluantajn landojn.”

Preskaŭ duono de la homoj, kiuj sin liberigis el malriĉeco, estas virinoj. Lastatempe Phumzile Mlambo-Ngcuka, ĝenerala vicsekretario de UN kaj plenuma ĉefo de Virinoj de UN, alte taksis Ĉinion pro ĝiaj gravaj atingoj en elradikigo de malriĉeco por virinoj, dungiteco, egala edukado, higieno kaj sano por virinoj. Ŝi diris: "Ni laŭdas la ĉinan registaron pro ĝiaj rilataj rimedoj por plenumi sian promeson de helpo al malriĉuloj post la eksplodo de la epidemio. Ni dankas Ĉinion pro ĉio, kion ĝi faris, kaj stimulas Ĉinion ludi plu gvidan rolon en elradikigo de malriĉeco kaj stari plu ĉe la fronto de la elradikigo."

Monica Mutsvangwa, zimbabva ministro pri novaĵoj, komuniko kaj publika elsendo, vivis kaj laboris en Ĉinio, ŝi persone vidis la ĉinajn klopodojn por elradikigi malriĉecon. Ŝi opinias, ke rapide progresis la ĉina elradikigo.

"En 2002 mi atingis Pekinon kaj komencis laboron kaj vivon, kaj tiam mi vidis malriĉecon eĉ en Pekino. Tamen post 5 jaroj kiam mi forlasis Ĉinion, kaj tiam okazis granda ŝanĝiĝo en Ĉinio. Mi vidis, ke diversaj rondoj de Ĉinio unuiĝas kaj kunlaboras por dediĉi sin al elradikigo de malriĉeco, mi vidis la grandan progreson de la laboroj rilataj. Nun rapide progresas la ĉinaj laboroj ĉirilataj kaj estas fruktdonaj."

Raphael Tuju, ĝenerala sekretario de la kenja reganta partio Partio Jubilee, opinias, ke spertoj kaj atingoj de Ĉinio pri redukto de malriĉuloj donis inspirojn kaj spertojn al afrikaj landoj.

"Mi opinias, ke Kenjo povas lerni multon el ĉinaj spertoj. Unue ni kapablas fari la samon kun ĝustaj projekto, strategio kaj sinteno. Kuraĝigite de la ĉina modelo ni opinias, ke ni havos ŝancon sukcesan se ni faros provon. Due ni devas lerni de Ĉinio sistemojn pri regado, solvo de malŝparo kaj koruptado, kaj tiuj sistemoj probable sukcesigos nin kiel Ĉinion."

Jeffery Sachs, direktoro de la centro pri kontinuigebla disvolvo sub Kolumbia Universitato en Nov-Jorko, substrekis, ke la altrapida disvolvo de la ĉina ekonomio donis plej potencan movforton al Ĉinio por elliberigi sin el malriĉeco.

"La altrapida kreskado de la ĉina ekonomio estas la ĉefa kialo, ke la malriĉeca proporcio rapide malleviĝis ĝis preskaŭ nulo de la nivelo de la 80-aj jaroj de la lasta jarcento."

Profesoro Martin Albrow la unua prezentis la koncepton de tutmondiĝo. Lastajn jarojn li sin dediĉis al esploro de la ĉina regada sistemo kaj nun jam donis gravecon al la direkto de Ĉinio post nuligo de malriĉeco. Laŭ li estonte Ĉinio rigardos redukton de relativan malriĉecon kiel la sekvan celon, kaj tiam donos pli da "ĉinaj projektoj" al la mondo.

"La nova projekto de Ĉinio devas esti daŭre malpliigi relativan malriĉecon post sia nuligo de absoluta malriĉeco kaj montri kiamaniere ĝi faros. Ĉar mi konvinkiĝas, ke la mondo lernoso plu de Ĉinio en tiu ĉi flanko."

Dividu