Ĉinio komencis 7an nacian popolnombradon

Yu Publikigita: 2020-11-01 17:26:09
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinio dimanĉe komencis sian sepan nacian popolnombradon, kun ĉirkaŭ 7 milionoj da censistoj irantaj de pordo al pordo por dokumenti demografiajn ŝanĝiĝojn en la plej multe loĝata lando de la mondo.

“Efektivigo de la popolnombrado estas grava por kompreni la grandecon, strukturon kaj distribuadon de la loĝantaro,” diris Ning Jizhe, vicestro de la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo, en videokonferenco pri antaŭenigo de la nacia popolnombrado.

La censo kolektas datumojn inkluzive de nomo, identiga numero, sekso, civila stato, edukado kaj profesio de ĉinaj civitanoj.

Dividu