Kiu ne partoprenis ĈIIE, tiu ne estas heroo

Ĝoja Publikigita: 2020-11-10 20:54:26
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Nova persono brakumis grandan ŝancon

Ĝenerala direktoro de germana kompanio Wirtgen (Ĉinio) sinjoro Ulrich Josef Reichert vivas kaj laboras en Ĉinio pli ol 30 jarojn.

Fine de la lasta jaro la kompanio komencis preparon por partopreni la trian Ĉinan Internacian Importan Ekspozicion (ĈIIE), sed haltis pro la epidemio. Sekve de laŭgrada refunkciigo de ĝia filio en Ĉinio en aprilo kaj majo, la ĉefstabejo de la kompanio en Germanio rekomencis la preparon.

Ulrich Josef Reichert diris: “La ĉina merkato estas tre grava, mi kaj mia kompanio antaŭ multaj jaroj sciis tion, ke se kompanio volus ludi gravan rolon en la mondo, ĝi devas veni al Ĉinio.”

Ĝenerala direktoro de germana kompanio Wirtgen (Ĉinio) sinjoro Ulrich Josef Reichert estis intervjuata.

Ĝenerala direktoro de germana kompanio Wirtgen (Ĉinio) sinjoro Ulrich Josef Reichert estis intervjuata.

Malnova amiko subskribis novan mendilon.

Japana kompanio NACHI-FUJIKOSHI jam trifoje partoprenis la ekspozicion.

Kiel la kompanio pri produktado de altnivelaj intelektaj produktoj kaj pri servado de teknikaj programoj NACHI-FUJIKOSHI kontaktis fakojn de ĉinaj diverslokaj registaroj kaj elstaraj entreprenoj en la lastaj du ekspozicioj, ankaŭ havis multajn novajn klientojn.

TAWARA KAZUYUKI, ĝenerala direktoro de NACHI-FUJIKOSHI ricevis intervjuon.

TAWARA KAZUYUKI, ĝenerala direktoro de NACHI-FUJIKOSHI ricevis intervjuon.

Eta kvadrata tablo havas grandan scenejon

Estas la plej malgranda ejo area nur 9 kvadratajn metrojn ĉe angulo de halo pri intelektaj ekipaĵoj. Sur malgranda kvadrata tablo estas la monde plej progresinta metanola pilo.

Laboranto de la dana entrepreno pri pura energio esprimis sian bedaŭron al raportisto, ke li malfrue mendis ejon, tial ne povas havi pli bonan lokon en la ekspoziciejo. Tamen en la unua tago de la ekspozicio li kaj liaj kolegoj jam sentis la grandan scenejon el la eta kvadrata tablo.

Laboranto de la dana entrepreno pri pura energio esprimis sian bedaŭron al raportisto

Laboranto de la dana entrepreno pri pura energio esprimis sian bedaŭron al raportisto

En la inaŭguro de la ekspozicio Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) menciis, "Kiu ne atingis la Grandan Muron, tiu ne estas heroo". Do tiuj amikoj el foraj landoj malgraŭ distanco kaj 14-taga izoliteco kontraŭ la epidemio venis kaj neniam skuis decidemon partopreni la ekspozicion. Malantaŭ la decidemo estas fido de diverslandaj komercistoj pri Ĉinio.

Dividu