Xinjiang kaj Yunnan de Ĉinio deklaris venkon super absoluta malriĉeco

Yu Publikigita: 2020-11-16 16:46:20
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en nordokcidenta Ĉinio kaj la sudokcidenta provinco Yunnan anoncis sabate, ke iliaj restaj malriĉaj gubernioj sin liberigis de absoluta malriĉeco, kiam la lando strebas por atingi sian celon elimini absolutan malriĉecon antaŭ la fino de 2020.

En Xinjiang estis 10 gubernioj oficiale klasifikitaj kiel la malriĉaj, dum Yunnan havis naŭ. 96% de la malriĉaj gubernioj en Ĉinio nun liberiĝis de malriĉeco, kaj restas nur 33 malriĉaj gubernioj: naŭ en Guizhou-provinco, ok en Gansu-provinco, ok en Guangxi-a Ĝuang-a Aŭtonoma Regiono, sep en Sichuan-provinco kaj unu en Ningxia-a Huj-a Regiono.

Pasintsemajne la okcidenta provinco Gansu diris en sia oficiala retejo, ke ĝiaj ok malriĉaj gubernioj trapasis ampleksan kontroladon kaj estas pretaj por deklari liberiĝon de absoluta malriĉeco. La provinca registaro nun petas publikajn opiniojn kaj se neniu opono estos levita antaŭ la 18a de novembro, aŭtoritatoj aprobos, ke malriĉeco en la ok gubernioj estas oficiale eliminita.

Dividu