Li Keqiang akcentis antaŭenpuŝi pli altnivelan malfermon por realigi pli grandan kungajnon

Mirinda Publikigita: 2020-11-25 10:45:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Marde en Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeetis la kvinan rondtablan dialogon de “1+6” kun estro de la Monda Banko David Malpass, ĝenerala direktoro de la Internacia Mona Fonduso Kristalina Georgieva, ĝenerala vicdirektoro de la Monda Komerca Organizo Alan Wolff, ĝenerala direktoro de la Internacia Labor-Organizo Guy Ryder, ĝenerala sekretario de la Organizo pri Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolviĝo Angel Gurría kaj prezidanto de la Komitato pri Financa Stabileco Randal Quarles. La kunveno en formo de videoligo temas pri “akcelo de monda ekonomia reprosperigo kaj kresko en postepidemia epoko”. Ili profunde interŝanĝis opiniojn pri la monda ekonomio, ĉina ekonomio kaj tutmonda ekonomia regado en la postepidemia periodo.

Li diris, ke vizaĝe al serioza inlfuo de la novkronvirusa epidemio, la ĉina ekonomio stabile reprosperiĝis, kio dankas al serio da politikoj prenitaj de Ĉinio por helpi entreprenojn, garantiante la ĉefan lokon de la merkato, dankas al reformo kaj malfermo, kiuj stimulas viglecon de la merkato kaj internan movforton de disvolviĝo kaj dankas ankaŭ al granda interna merkato.

Li akcentis, ke la internacia konumumo devas solidariĝi por kunlabori kaj kune trakti la defiojn. Ĉinio bonvenigas subskribon de la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco kaj volas kune kun aliaj partioj antaŭenpuŝi konstruadon de malferma monda ekonomio.

Ĉeestantoj donis pozitivan taksadon al evidentaj atingoj akiritaj de Ĉinio en batalo kontraŭ la epidemio. Ĉiuj partioj opiniis, ke vizaĝe al duobla defio de la epidemio kaj la ekonomio, ĉiuj landoj de la mondo devas fortigi makroekonomian politikon kaj antaŭenigi reprosperigon de la monda ekonomio en la postepidemia epoko. Ĉiuj partioj donis altan gravecon al la rilatoj kaj kunlaboro kun Ĉinio kaj esprimis volon profundigi kunlaboron en financo, laborigo, malriĉeco-redukto, mildigo de ŝuldoj, kune subteni plurflankismon kaj akceli la mondan disvolviĝon kaj prosperon.

Dividu