Okazis ceremonio pri pentraĵoj de ĉinaj kaj hungaraj infanoj en Suzhou

Selena Publikigita: 2020-12-04 19:51:12
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Centro pri Kultura Interŝanĝo kaj Sperto de Kunlaboroj inter Ĉinio kaj Centr-Eŭropaj kaj Orient-Eŭropaj Landoj (CEOEL) okazigis ceremonion por doni premiojn al ĉinaj kaj hungaraj infanoj pro iliaj eminentaj pentraĵoj en la ĉina urbo Suzhou de Jiangsu-provinco.

Szonja Buslig, kultura konsilisto de la hungara ambasadorejo en Ĉinio kaj estro de Hungara Kultura Centro en Pekino, laŭdis la aktivecon dum sia parolado en la ceremonio. Ŝi diris, ke ŝi estas emociita, ke la nombro de publikaj balotiloj superas dek milionojn. Ŝi aldonis, ke kreado de pentraĵoj estas transkulturaj interŝanĝoj, kaj pro la aktiveco, amikaj semoj estos metitaj en korojn de tiuj infanoj de la du landoj.

Ĉifoje organizantoj ricevis 72678 pentraĵojn kreitajn el ĉinaj kaj h ungaraj infanoj. Elstaraj kreaĵoj estos aŭkcie venditaj por subteni programon “Filantropia Librobreto”, kiu donacas librojn al geknaboj en malriĉaj regionoj.

Dividu