Slovaka ambasadoro: Ni esperas kunlabori kun Ĉinio en scienca kaj teknika novigado

Shanshan Publikigita: 2020-12-05 17:49:51
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe dum intervjuo kun raportisto de Ĉina Komunikila Grupo, slovaka ambasadoro al Ĉinio Dusan Bella esprimis siajn opiniojn rilate al duflankaj rilatoj, komuna batalo kontraŭ epidemio, malriĉec-redukto de Ĉinio kaj aliaj temoj.

La duflankakj rilatoj iras glate kaj kunlaboro marŝas bone.

Dusan Bella diris, ke Slovakio estas unu el la landoj, kiuj plej frue agnoskis la fondiĝon de la Ĉina Popola Respubliko. Nun ĝiaj rilatoj kun Ĉinio iras glate kaj la dulanda kunlaboro bone marŝas. Krom dulanda altnivela komunikado, ankaŭ interŝanĝoj de ĉina-slovakaj amikecaj element-lernejoj kaj infanĝardenoj, ĉina-ĉeĥslovakaj amikecaj farmbienoj, kaj aliaj estas atestoj de la dulanda amikeco.

Ĉinio kaj Slovakio kunlabore batalas kontraŭ epidemio.

Dusan Bella diris, ke de post eksplodo de la novkronvirusa malsano, Slovakio kaj Ĉinio ĉiam tenis bonajn interŝanĝojn kaj kunlaboron pri batalo kontraŭ la epidemio, kaj la du landoj helpis unu la alian dum la epidemio.

Kunlaboro “17+1” havas grandan potencon en diversaj kampoj

Dusan Bella opiniis, ke kunlaboro “17+1” kiel platformo de transregiona kunlaboro havas larĝan kovradon kaj grandan potencon en pluraj kampoj, inkluzive de elektronika komerco kaj aliaj. Li esperis, ke sub la sistemo Slovakio plifortigos kunlaboron kun Ĉinio en ekonomio kaj komerco, science kaj tekniko, novigado kaj aliaj novaj kampoj.

La klopodoj de Ĉinio por redukto de malriĉeco gajnis laŭdon de la mondo.

Dusan Bella diris, ke por altigi feliĉecon de popolo, Ĉinio klopodas plibonigi la vivkondiĉon de plej malriĉaj kaj plej vundeblaj grupoj, kaj akiris tutmonde rimarkindajn atingojn. Spertoj de Ĉinio en redukto de malriĉeco estas lernindaj por aliaj landoj, precipe la evoluantaj.

Dividu