Ambasadoroj tiel taksas atingon de la malriĉecmildiga celo de Ĉinio

Publikigita: 2020-12-05 18:58:28
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 3an de decembro en la kunveno de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, deklaris, ke Ĉinio laŭplane plenumis la taskon pri mildigo de malriĉeco en la nova epoko. Pri tio, plurlandaj ambasadoroj al Ĉinio esprimis, ke celo-atingo de Ĉinio pri malriĉecmildigo ne nur faris grandan kontribuon al tutmonda malriĉecredukta evento, la spertoj kaj sago de Ĉinio ankaŭ alportas plurajn inspirojn al la mondo.

“Ĉinio posedas grandan poluparecon, realigo de malriĉecmildigo estas rimarkinda atingo.”Ĉeĥa ambasadoro al Ĉinio Vladimir Tomsik diris, “Tio signifas, ke Ĉinio devas plialtigi enspezon de plej parto da homoj en mallonga tempo. La nombro de homoj ne estas milionoj aŭ dek milionoj, sed cent milionoj. Ĉinio realigis la momumentan celon nur en kelkdekoj da jaroj.”

Slovaka ambasadoro al Ĉinio Dusan Bella diris, ke Ĉinio klopodas plibonigi la vivkondiĉon de plej malriĉaj kaj plej vundeblaj grupoj, kaj akiris tutmonde rimarkindajn atingojn. Spertoj de Ĉinio en redukto de malriĉeco estas lernindaj por aliaj landoj, precipe la evoluantaj.

Almania ambasadoro al Ĉinio Selim Belortaja diris, ke kvankam pro malsamaj situacioj politikaj kaj sociaj, aliaj landoj ne povas tute same kopiis la ĉinan sistemon, tamen la plurjare akiritaj teknikoj kaj spertoj de Ĉinio pri mildigo de malriĉeco en administra nivelo, ankoraŭ estas lernebla de aliaj landoj.

Bosnio kaj Hercegovino, kun malpli ol 4 milionoj da loĝantoj, estas unu el la unuaj landoj en Eŭropo, kiu respondis al la iniciato "Zono kaj Vojo". La ambasadoro de Bosnio kaj Hercegovino al Ĉinio, Tarik Bukvic, diris: "Ĉinio senĉese antaŭen disvolviĝas. Ŝi ne nur mildigis malriĉecon en sia propra lando, sed ankaŭ kunlabore konstruis plurajn projektojn kun koncernaj landoj per la iniciato “Zono kaj Vojo” kaj faris grandsumon da investado por helpi survojajn landojn rapidigi disvolviĝon, akceli disvolviĝon kaj elimini malriĉecon. Tia klopodo ankaŭ estas laŭdinda. "

Ivan Kandijas, aferŝarĝito de serba ambasadorejo en Ĉinio, opinias, ke sukceso de la celoatingo pri mildigo de malriĉeco de Ĉinio ĉefe dependas de gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio. “La Komunista Partio de Ĉinio estas la reganta partio, kiu havas antaŭvidon kaj saĝecon, sincere servas al popolo, taŭge aranĝas resursojn por akceli ekonomian ekvilibron kaj daŭrieblan disvolviĝon, kaj solvis multajn malfacilajn demandojn, kiujn ankoraŭ ne estis solvitaj de evoluintaj landoj.”

Dividu