Kroata ambasadoro: Ĉinio kontribuis al tutmonda klopodo por redukto de malriĉeco

Publikigita: 2020-12-06 17:02:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Kroata ambasadoro al Ĉinio Dario Michelin diris sabate en intervjuo kun Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG), ke la sukceso de Ĉinio en liberigo de 800 milionoj da ĉinoj el malriĉeco estas la granda kontribuo al la tutmonda klopodo por redukto de malriĉeco. En la grava periodo de la batalo kontraŭ kronvirusa epidemio, Kroatio volas klopodi kun Ĉinio kaj aliaj landoj por profundigi la internacian kunlaboron, precipe la kunlaboron inter Ĉinio kaj Centr-Eŭropaj kaj Orient-Eŭropaj Landoj.

Michelin diris, ke en la malgrandaj vilaĝoj en la sudaj ĉinaj provincoj kiel Yunnan kaj Guizhou, la enspezoj de homoj multe pliiĝis. 800 milionoj da ĉinoj sukcese liberiĝis de malriĉeco. Tio estas granda kontribuo al la tutmonda klopodo por redukto de malriĉeco.

Li diris, ke li donas atenton al la 14a Kvinjara Plano de Ĉinio kaj la Longperiodaj Celoj de la Jaro 2035. Tio signifas, ke Ĉinio fariĝos meznivela evoluinta lando. Li opiniis, ke Ĉinio plu helpos grupojn kun malalta enspezo kaj atingos sian celon finfine.

Dividu