Estas lernindaj riĉaj spertoj de Ĉinio en elradikigo de malriĉeco

Mirinda Publikigita: 2020-12-16 14:12:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 14an de decembro en Pekino inaŭguriĝis la Internacia Forumo pri Spertoj de la Homaro pri Malriĉec-redukto. Pli ol 200 reprezentantoj el pli ol 60 landoj kaj regionoj kaj 20 internaciaj organizoj ĉeestis la forumon per videaligo. Partoprenantoj opiniis, ke Ĉinio faris gravajn kontribuojn al la tutmonda redukto de malriĉeco kaj ĉirilataj riĉaj spertoj de Ĉinio estas lernindaj de multaj aliaj landoj.

Proparolanto de niĝeria prezidento Garba Shehu diris, ke Ĉinio akiris elstarajn atingojn en redukto de malriĉeco, kio enkorpigas superecon de ĉina sistemo kaj la decidon de la ĉina registaro profitigi la popolon.

Belga agrikultura specialisto Francois Serneels, kiu sin dediĉis al agrikulturaj kunlaboraj projektoj en diversaj lokoj de Ĉinio en pasintaj 20 jaroj, diris, ke li persone atestis ŝanĝojn de Ĉinio kaj admiras la disvolviĝon de Ĉinio. Ĉinio fiksis klarajn celojn pri malriĉec-redukto kaj la vivnivelo de kamparaj regionoj de Ĉinio estis evidente plialtigita.

Egipta specialisto pri Ĉinio Ahmed Salame diris, ke sen prudenta plano, Ĉinio nen povas elradikigi malriĉecon en mallonga periodo. Egiptio povas lerni spertojn de disvolviĝo el Ĉinio kaj la spertoj de Ĉinio pri malriĉec-redukto estas tre valoraj.

Dividu