Proparolanto: Gvidado de KPĈ estas baza garantio por mildigo de malriĉeco

Yu Publikigita: 2020-12-18 14:47:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris ĵaŭde en Pekino, ke la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) estas la fundamenta garantio por la atingoj de malriĉec-mildigo de Ĉinio.

Brita ekonomikisto Jim O'Neill, prezidanto de la londona pensfabriko Chatham House, diris lastatempe, ke la atingoj de Ĉinio en mildigo de malriĉeco eble estas "pro kombinaj faktoroj, inkluzive de klara prioritato kaj sindevontigo el la ĉina registaro kaj industriigo.

Proparolanto Wang Wenbin diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke la rimarkoj de O'Neill reflektas la fakton, ke la KPĈ metas la popolon en fronton kaj centron, kaj ke la gvidado de la KPĈ estas la fundamenta garantio por la liberiĝo de la ĉina popolo el malriĉeco. Li diris, ke de post la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ, la Centra Komitato de la KPĈ donis plej grandan prioritaton al la batalo kontraŭ malriĉeco en sia regado, kaj organizis la plej grandiozan kaj malfacilan batalon de la mondo kontraŭ malriĉeco en la homa historio. Ĉinio atingis gravan venkon en mildigo de malriĉeco, kiu impresis la mondon, kun preskaŭ 100 milionoj da homoj liberiĝintaj de malriĉeco.

De post la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ, Ĉinio elektis pli ol 500 000 kadrojn kiel la unuajn sekretariojn de vilaĝaj komitatoj de la KPĈ, kaj sendis pli ol 3 milionojn da kadroj al malriĉaj vilaĝoj por batali kontraŭ malriĉeco sur la frontlinio.

Li diris, ke tio plene montras la sindevontigon kaj oferojn de la KPĈ por la rejunigo de la lando kaj ankaŭ estas forta kontraŭbato al iuj eksterlandaj politikistoj, kiuj provas semi malpacon inter la KPĈ kaj la ĉina popolo.

Dividu